0fKIEL AKIRI HELPON07 Se vi ne povas intali la sistemon, ne estu senespera! La skipo de Debian estas preta helpi vin! Ni speciale volas aŭdi pri instalproblemoj, ĉar ĝenerale ili ne okazas al nur 0funu07 persono. Aŭ ni jam aŭdis pri via aparta problemo kaj povas doni rapidan riparon, aŭ ni volas aŭdi pri ĝi kaj tralabori ĝin kun vi, por ke la sekva uzanto, kiu trafos la saman problemon, povos profiti de via sperto. Se vi havas TTT-aliron, vi eble volos unue rigardi niajn TTT-paĝojn ĉe 0fhttp://www.debian.org/07 Vi povas kontakti la skipon de Debian per Interreto, aliĝante la dissendoliston debian-users (angle) aŭ debian-esperanto (Esperante). Por aliĝi, sendu retmesaĝon al 0fdebian-user-REQUEST@lists.debian.org07 (aŭ debian-esperanto-REQUEST@lists.debian.org) kun la temlinio "0fsubscribe07". Poste sendu mesaĝon al 0fdebian-user@lists.debian.org07 (aŭ debian-esperanto@lists.debian.org) kun detala klarigo pri via problemo, inkluzive de kopio de ĉiu eraromesaĝo donita de la sistemo. Vian mesaĝon legos multaj uzantoj de Debian, kaj certe iu povos helpi. Premu <09ENEN07> aŭ tajpu startmetodon, argumentojn, kaj <09ENEN07> por startigi. Premu la funkcian klavon <09F107> por la helpindekso.